====== Pri sinjoro Halevin’ ====== ^E-teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| El la xv-a jarcento. ===== Teksto ===== Kanteton kantis Havelin’, Cxiu auxdant’ sopiris lin. Kaj tion auxdis regxidin’, Kies gepatroj amis sxin. Al sia patro petis sxi: „Cxu vi povas mi al li?” Ho ne, filino, ne vi, ne; Vi ankaux ne revenus, ve!” Al la patrino petis sxi: „Cxu iri povas mi al li?” „Ho ne, filino, ne, vi ne; Vi ankaux ne revenus, ne!” Al la fratino petis sxi: „Cxu iri povas mi al li?” „Ho ne, fratino, ne, vi ne; Vi ankaux ne revenus, ve!” Al sia frato petis sxi: „Cxu iri povas mi al li?” „Ne gravas kien iras vi, Se vian cxaston gardos vi Kaj kronon rekte portos vi.” En cxambron iris la knabin’; Kiel por fest’ sxi vestis sin. Per kio vestis sxi la korpon? Per delikata cxemizeto. Kion sxi portis sur la bluz’? Juvelojn el brilanta or’? Kaj kion sur la rugxa rob’? Je cxu flanko orbuton’! Kio ornamis sxian kolon? Maloftaj, multekostaj perloj. Kio do brilis en la har’! Multpeza kron’ el pura or’. Eksidis sxi sur la cxeval’ Plej bona el la patra stal’. Sidante kiel kavalir’ Sxi gxoje rajdis tra l’arbar’. Kaj en l’arbaro Halevin’ Subite ekrimarkis sxin. Li diris: „Mi salutas vin, Ho, brunokula virgulin’! La vojon kun li sxi dauxrigis Kaj multon ili priparolis. Cxe pendtrabejo ili venis Virinkadavroj tie pendis. Kaj diris tima Halevin’: „Elektu, bela virgulin’, Kiel mi tuj mortigos vin.’ Ni, se elekti povas mi, Perglavan morton sxatas mi. Sed la mantelon vi demetu: Sang’ virgulina forte sxprucas, Mantelon vian ne makulu.” Dum li demetis la mantelon, Jam lia kapo terenfalis. Lang’ lia ankoraux parolis: Jen iru en la tritikon Kaj ludu mian kornon, Ke auxdu gxin miaj amikoj!” Ne ne tritikon iros mi, Ne vian kornon ludos mi, Ne laux dir’ via agos mi. Sub la pendtrabaron iru vi, Balzampoteton prenu vi, Kaj mian kolon sxmiru vi.” „Ne sub pendtrabaron iros mi, Ne vian kolon sxmiros mi, Ne laux dir’ via agos mi.” La kapon prenis sxi cxe l’haroj Kaj lavis gxin en fonto klara. Sidante kiel kavalir’, Sxi gxoje rajdis tra l’arbar’. Kaj duonvoje la patrin’ De Halevin’ renkontis sxin: „Cxu mian filon vidis vi?” „Mortinta estas via filo; Neniam plu vi lin revidos. Li estas morta, Halevin’; La kapon portas mi cxe l’sin; La rugxa sang’ makulis min.” Venante cxe l’kastelpord’ La kornon ludis sxi kun fort’. Kaj sxia patro je l’eksci’ De tio cxi tre gxojis li. Okazis festoj kaj festen’: La kap’ sur tablo staris jen. {{tag>kanto litero_p flandra}}