====== PriaĆ­skultu novajn pensojn ====== ^Teksto|H. C. Hansen| ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ===== Teksto ===== Priauxskultu novajn pensojn, forta fresxa junular'; nur priridu la atencojn kontraux via justa far'; vian scion kaj pensadon potencigu gxis kulmin'; helpu dormadantan fraton el la apati-ravin'. Cxerpu en malnovaj libroj el la ricxa pens-trezor'; sentu, kiel cxiuj fibroj ardis en iama kor'; lernu, ke se vi komprenas, nur malofte mokas vi; kiun nun la tombo tenas, iam flamis de pasi'. Novan lumon alten metu, ke klarigxu pli kaj pli; velkintajxon nur forjetu, novajn gxermojn sxirmu vi. Gvidu la popol-amason al la brila venkotag', kiam tutan homan rason regas nia rugxa flag'. {{tag>kanto litero_p dana laborista}}