====== Printempa kanto ====== ^Teksto|G. ONTHEUNIS| ^Muziko|W. De MOL| ^E-teksto|[[Oscar Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Super la vilagxet’ Ekmalheligxis Per la aervarmet’ Vesper’ beligxis. Kamparon iris li, Sxi lin renkontis; Rugxeta igxis sxi, Ambaux silentis. L’unua kiso nun Sxprucis el koro Dolcxa kiel vesper’ Kiel majfloro. Sopiris dolcxe li, Sxin rigardante; La antauxtukon sxi Prenis faldante. Maneton premis li Al sxi malmole Kaj lian premis sxi Kvazaux nevole. //Rekantajxo:// >Kantadis la birdet’, Odoris la floret’, Estis printempa gaj’, Estis la Maj’! {{tag>kanto litero_p flandra}}