====== printempa kanzono ====== ^Teksto|[[wpeo>jo-petro danvy|jopetro danvi']]| ^Muziko|[[wpeo>Giulio Cappa|gx. kapa]]| ^Kantas|[[wpeo>gianfranco molle|ĝ. mole]]| la sesdekoka: cxu decida jaro? memoroj pri la sesdekoka, revoj pri la sepdekoka, okdekoka... ===== Teksto ===== estis antaux majo sesdekoka, knabinetoj sagxe trinkis "koka" kaj atente legis magazinojn ne furoris cxie la blugxinoj. gape lernis mi en gimnazio kaj min lulis dolcxe iluzioj. min amuzis tute dum vesper' la klaketoj lumaj de l' fliper'. profesoroj tute seriozaj monologis per vakuoj frazaj kaj enuo regis sen insido super revoj foraj de rapido. kaj subite, iun tagon sunan, venis brue al ni movinklino. sunis, estis fine de l' trankvilo sunis, estis fino de aprilo. per flugiloj de l' facila vento, vigle aljxetitajn de studento sxtonojn kubajn por C.R.S. ... tuj varmigxis la etoso. cxiunokte, cxiutage, stratoj igxis kracxo sage, retrovigxis la rapido, klacxe blekis televido. en parizo iris forta voko malgraux sxlima stulta moko, junaj ridoj per malfermaj busxoj forfugxigis la maljunajn musxojn. generalo, pro abrupta sveno, ekrifugxis en baden-badeno. la antikva krio al la bono mugxe disradiis en sorbono. sed alvenis fine en junio (io juna - etimologio!) la finrevo pro la suna palo. estis plena cxiu hospitalo. iluzioj en la posxoj, kasxe, kaj amara busxodoro macxe, tempo kuras laux horlogxo trista; koro batas laux inklino brusta. jam dek jaroj fugxis pauxte kaj esperoj kasxe, hauxte. ne plu videblas la pavimo, cxie gxin superas la bitumo. turoj konstruigxas kamizole amasigxas homoj laux-tavole. en la lando regas strangaj voloj, devas cxiuj Vivi en skatoloj. sed revenas voke la cifer' (cxu memoro ruza pri fliper'?) de cxi-deko estas jaro oka. nombroj vokas urgxe. cxu provoka? {{tag>kanto litero_p kasedo}}