====== Printempa la forto ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Da Vaartoner løde| ^Originala teksto|[[C. Hostrup]]| ===== Teksto ===== Printempa la forto, alauxda jubil' nun vokis el morto la vivon en bril', En griza karcero rugxigxis la vang', /: kaj al la libero sopiris la sang'. :/ Kamena angulo ne placxis al ni, kaj ne la postulo de l’ libra lekci'. Ni levis la velon en vigla kuragx', /: ni vidis la celon, nin vokis vojagx'. :/ Kaj nun ni rapidas el hejma haven', espero nin gvidas, jam mortis cxagren', al land' sen doloroj kondukas la voj', /:ni inter la floroj ripozos en gxoj'. — :/ Jen flugas felicxa la gaja korsar' de l’ hejmo malricxa al land' de nektar'. Nin gvidu la' gxojo, la forta esper' /: sur preta la vojo al tuta la ter'! :/ {{tag>kanto litero_p dana}}