====== Printempa melankolio ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>UPjKNcYQ-_8|kun subtekstoj en Esperanto}} Denove la printemp' kruele trompis min. Rigardu la fenestron, kaj vi kredos: Faladas post negxer' negxer-petolulin', Gxis kiam la arme' de l' negxo en kulmin' La tutan teron, la tutan teron, la tutan teron ekposedos. Etendu manon nur, kaj tuj degelos gxi, Kreajx' belega, sed kun kor' glacia, Kaj de sur mia polm' forglitos sen pasi', Kun adiauxa bril' neglektos varmon cxi Je mia sento, je mia sento, je mia sent' melankolia. Cxu tio estas legx' eterna de l' natur', Ke varmon cxiam la negxer' evitas, Aux ne suficxas varm' en polmo mia nur? Negxero post negxer' per moko kaj forkur' Karesan geston, karesan geston, karesan geston mian spitas. Kaj jaron post la jar' frostigxas la anim', Cxar juna ard' ne povas cxiam flami, Kaj en animo mia dauxre kreskas tim', Ke venos la somer' benita laux rutin', Sed jam la koro, sed jam la koro, sed jam la kor' ne povos ami... ===== Videoj ===== [[https://www.youtube.com/watch?v=UPjKNcYQ-_8|"Printempa melankolio" en Youtube kun subtekstoj en Esperanto]] [[https://www.youtube.com/watch?v=mCEn_ZVYxTE|"Printempa melankolio" en Youtube kun subtekstoj en la rusa lingvo]] ===== MIDI-dosiero ===== {{:printempa.mid|}} {{tag>kanto litero_p barda esperanto}}