====== Printempo alportas ŝaftondadon ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Printempo_alportas_sxaftondadon.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Printempo_alportas_sxaftondadon.png}} Printempo ja estas sezono Por tondi la lanon de sxaf’, Kaj petante bienan laboron, Okcidenten vagadas amas'. Kun cxifona pakajx' sur la sxultro, Kaj ladopotvoj-kamarad', Mirigas ni cxiun novulon Pro fora translanda irad'. De Bunabraj((Bunabraj = Sxaftondejo en Nova Sud-Kimrio.)) gxis la landlimo, Al Burk' tien-reen kun gxoj', Cxe la montoj kaj valoj vi vidos Tondistojn sur valabi-voj’. Nun cxesas tondada laboro, Je lanosezona finigx' Vi vidos nin dande kuirantajn La kukojn cxe riverkurbigx'. {{tag>kanto litero_p angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}