====== Printempo en Vieno ====== ^Muziko|[[Robert STOLZ]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Venu kaj rigardu el La fenestro: Jen — Blu-kolore la cxiel' Brilas en seren'. Ridas la dimancxa sun', Do al Dio dank'! Blankan vian veston nun Prenu el la sxrank'. Kun la tuta famili' Al la Prater migros ni. //Rekantajxo:// >La arboj de l’ Prater alprenis Denove vestaron el flor'. Kun revoj kaj ravoj revenis Printempo en suno kaj or'. Denove kun rido jubila La mondo farigxis eden', Do gxoju, gxoju pri la Printempo-alven' en Vien'. Estu nur amuzi nin Hodiauxa far', De la Sivering-a vin' Frandi sen avar' Kaj — juhu! — post la aer'- Balancil-vetur' Ni, ke tremos ecx la ter', Dancos kun plezur'. En petolo gxis ebri' Trinku, dancu, kantu ni. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_p germana}}