====== Printempo ====== ^Muziko|[[Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[Mikaelo Kondratjev]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Vastege kusxas bluetaj' cxiela, kaj varma sun' ridetas kun seren'. La ter', simila al gxardeno bela, floradas — venas de l’ natur' maten'. Cxe horizont', kovrita de nebulo, arbar' malklare signas per striet' — kaj cxie, kien turnas sin l’ okulo, ripozas varm', trankvilo kaj kviet'. Vekigxis ter', alvenas la printempo. Eksxprucxis viv' en gxoja harmoni'. Dum tiu bela reviviga tempo jam mortas vintr' en lasta agoni'. Rivero gaja, de glaci' libera, torenton sian rulas tra kampar'. Al brua mar', majesta kaj fiera, levanta ondojn, bela sen kompar'. Kaj hom' felicxa, sunon salutanta, kun kant' en koro iras al labor'. Pli kara tiam estas vivo vanta. Malgxojaj zorgoj malaperas for. Al vi bonvenon, cxarma belulino, printempo verda, sun' de l’ homa gent'! Mi benas vin, de longa vintro fino! Do, vivu juna, gaja, fresxa vent'! {{tag>kanto litero_p esperanto}}