====== Printempo ====== ^Teksto|[[wpeo>Nikola VAPCAROV]]| ^E-teksto|[[Simeon M. SIMEONOV]]| ===== Teksto ===== Aromas la siringoj ekstere kaj pompas lazura cxiel', birdkantoj sonadas tenore. Jam venas printempo kaj hel'. Kaj ecx tra benzinaj vaporoj, tra l' aviadila furi' gxi venas. Malfermu la korojn, salutu gxin gxoje kun kri'! Scivolas gxi: "Cxu postenas, cxu kaptis vin jam malesper'?" Kaj gxi surflugile vin prenas kaj portas vin tra la aer'. En via rigard' - incendioj, sang' bolas, la koro - en flam' Jen brilas la sunaj radioj, mond' cxarma malkovras sin jam. {{tag>kanto litero_p bulgara}}