====== Pripensu, senjor' senatoro! ====== ^Muziko|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Esperanta teksto|[[Manfred Arnold]]| ^Esperanta plenumo|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ===== Teksto ===== '' [[Am]]'' Vi donis, sinjor' senatoro, '' [[E7]]'' La voĉon, favore al bomb'. '' [[Am]]'' Al nova, al pura, "humana" '' [[A7]]'' Kun nesuperebla aplomb'. '' [[Dm]]'' Por stopi progreson socian '' [[Am]]'' Vi ĝin opinias rimed', '' [[C]]'' Sed paco kaj socialismo '' [[Dm]] [[E7]]'' Neniam por vi estos pred', '' [[F]] [[E7]]'' Neniam por vi estos pred'! Ĉu kredas vi, tiu rezulto De via milita esplor' Redonos al vi la potencon De iam', senjor' senator'? La bombo ne povas returni La radon de l' mondhistori', Ĉar nuna homar' jam ne kuros En sian perejon por vi. - 2-foje //Refreno:// >''[[Am]] [[G]] [[Am]] [[G]]'' >Pripensu, pensu, senjor' senatoro >''[[Am]] [[G]] [[Am]] [[G]]'' >Meditu ĝisfunde pri l' plan'. >'' [[Am]] [[G]] [[Am]] [[G]]'' >Kaj pri ĝiaj, ĝiaj limoj kaj sekvoj: >'' [[Am]] [[G]] [[F]]'' >Vi sidas sur propra vulkan'. >'' [[Am]] [[G]] [[Am]]'' >Pripensu, pensu, senjor' senatoro Pripensu, senjor' senatoro, Por kiu ekzistis danĝer'? Ĉar nuntempe neatingebla Neniu ja estas sur ter'! Ne ĝenos ja "pura armilo" Ekmarŝon de l' popolamas'; Jam estas la brak' tro mallonga, La brako de ekspluantklas'. - 2-foje >//Refreno// {{tag>kanto litero_p akordoj}}