====== Prizonoj ====== //Kantas Jxak Lepuxil** ===== Teksto ===== Rakontas olda kant', ke iam en prizon' lauxdire 'stas en Nant', sidadis ja kaptit', sed kiu gxuis pro l' filino de gardist'. Nu, kion faris sxi ne diras la kanzon' vizitis sxi vespere lin en prizon-lit', kaj restis dum la nokt' filino de l' gardist'. Do kion faris sxi ne diras la kanzon' sendube en vesper' sxi lulis per kares' sendube en la nokt' sxi lulis al forges'. Sed poste diris li, tiklante cxe l' menton'; - Knabino, estas mi nun laca de amor', malligu manojn vi, mi fugxos morgaux for. - Forpasis bona temp' de amo en prizon' en kiu gardistin', knabino sen skrupul' allogis per la kor', konsolis per la vulv'. Formortis bona temp' de inoj sen kalson' en kiu la kaptit' rilati povis kun filino de gardist' aux ecx kun nura hund'. Knabino ecx la hundo tamen 'stas person' 'stis tamen vera vivo pli humana ol la elektrona pord' kaj kemi-kamizol'. Anstataux la knabin' nun restas sen rezon' nur la Vidvin' Permane, la svingo de la tub' kaj plu gxis la frenez' solece la masturb'. Ekzistas en la lando nun model-prizon' en kiu sidis bubo pro la sxtel de auxt' lin dresis la gardisto kaj tanigxis hauxt'. En la model-prizon', prizono sen pardon' prizono sen knabin' sed kun sxtaldisciplin' kaj simple je la fin' la knab' pendumis sin. {{tag>litero_p kanto}}