====== Procesio Multkolora ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Ne antaux ol la placo mergigxis en silento, Ne antaux ol komplete trakviligxis la publik', Nur kiam diras la gvidanto, "nun estas la momento", Malfermigxas la kurtenoj, komencigxas la muzik'. Kontraux la dekoracio, ekdancante sur melodio, Aperas iluzio, aperas siluet'. Gxi kauxzas emocion, gxi akiras simpation, Gxi eltiras ovacion per kirligxa piruet'. La rakonto komencigxas, tipoj figurigxas, La publiko amuzigxas per marioneta parodi'. Lauxvivaj elementoj, kiel amo kaj potenco, Simpleco kaj dekadenco, montrigxas de podi'. //Refreno:// >Procesio multkolora preterpasas al okul'. >Rigardi gxin sxajnas kiel rigardi en spegul'. >La petolajxoj, la malicajxoj de la marioneta rond' >Similas vere la kutimojn de nia propra homa mond'. Cxu la figura historio estas trista tragedio, Aux nur frivola komedio, sen profundo kaj moral'? La malricxuloj, la prosperuloj, la virtuloj, la krimuloj, Cxiuj estas fervoruloj por sia propra ideal'. Interkverilante, fiflatante, konspirante, Opinion emfazante per sakrajxo kaj blasfem', La figurant' obskura, la korifeo senhumura, La hero karikatura, cxiu baraktas por si mem. >//Refreno// En la societo plenda, malkontenta, kaj ofenda, De aliaj sendependa nur sxajnas arleken'. Kelkfoje furioza, lentugoza, senripoza, Sed cxiam virtuoza, gxi movigxas en aren'. Gxia sendisciplina rolo placxas al la popolo, Gxi estas la simbolo de memstareco kaj liber'. La finalon gxi prezentas kaj kiam fine gxi silentas, Al publik' gxi riverencas, per modesta manier'. >//Refreno//, (2-foje) {{tag>litero_p kanto}}