====== Profunde en mia kor' ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== Vidis vin en la koridoro Pensis eble vi ŝatas min Gajec' en via vizaĝo Hararo ruĝa kiel karmin' Antaŭĝojis mi pri ĉiu Okazaĵo inter ni Ĉu ankaŭ vi Baldaŭ mi certiĝis ke vi vere ŝatas min Ĉu eble vi eĉ enamiĝis? Ĉu estas vera korinklin' Trovis iam manoj niaj unu la alian en via sin' //Refreno:// > Ĉu ni estos nur amikoj, > ĉu inter ni okazos eĉ amor' > Ĉu per vortoj ĉu per kisoj > plej verŝajne trovos vojon vi al mia kor' Malfrunokte ni brakumadis kaŝite en la mallum' Kaj pasie ni ekkisadis Ĝuiga estas karesum' Sed iom restas tia sent' ĉu mi dolorigas vin? Tamen kisu min //Refreno// Kion vi atendas nun de ĉio ĉi Ĉiu kaze vi scias, estas aliaj kiujn amas mi Multo kun mi eblas Sed certe neniam estos Nur mi kaj vi … Diras vi ke vi ne scias Kiel daŭru nia interkon' Vi ne scias ĉu vi volas Ne certas ĉu estas bon' Sed por vi ĉe mi por ĉiam amo restas por ricevo kaj redon' //Refreno:// > Ĉu ni restos nur amikoj > Ĉu inter ni okazos pli da amor' > Ĉu per vortoj ĉu per kisoj > Ĉiam restos spac' por vi profunde en mia kor' ===== Eksteraj ligoj ===== [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/profunde_en_mia_kor.html]] {{tag>kanto litero_P}}