====== Progresu! ====== ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| Ankaux por du deklamgrupoj. ===== Teksto ===== //Plende// 1 Cxiam vivi en mallumo En malica fimizer' Sub eterna prem' de zorgoj. Cxu por mi do nur sufer'? Cxu por ni do nur sufer'? //Instige// 2 Kamaradoj, malgraux zorgoj Perdu ne l'esperon vi! Cxar ni kreos novan mondon. Al batalo vokas gxi! Al batalo vokas gxi! 1 Ni velkadas en domacxoj. Kion povus fari ni Ke sxangxigxus nia sorto, Ni, viktimoj de l'soci'? 2 El mucidaj mallumejoj Lauxte sonu vok' al sun'! For la sklavan humilecon! Kun fervor' antauxen nun! 1 Cxu do kredi ke ne povos Savi nin el cxi infer'? El nigrumo? el malsato? El la vivo de l'mizer'? 2 En la koroj laboristaj Forte flamas la esper' Pri venonta nova tempo: Sen maljusto, sen mizer'! 1-2 Kune marsxu ni al suno: Forton naskas harmoni'! Gxi kondukos nin al venko Super fia tirani'! {{tag>kanto litero_p flandra}}