====== Proksime estas ni ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Sercxas mi cxie de longe jam, sed jes, jes, jes, vi alvenas. Kvazaux en revo dolcxa pri am', cxu vi, vi, vi, min komprenas. Estos vi, en sunbril', en la songx', estos vi, estos vi!!! //Refreno// >Proksime estas vi, kiel bone; duope estas ni, kiel bone; dum belaj tagoj kaj krepusk' malhela por hodiauxo kaj morgauxo bela. Proksime estas vi, kiel bone; proprigis mondon ni, kiel bone; silentas ni kaj gxuas amon nian, por nun, por etern', por cxiam. Ni iros kune nur vi kaj mi, sed jes, jes, jes, jes valoras. Ne cxiam rozoj kreskos por ni, sed sort', sort', sort', nin favoras. Estos vi, en sunbril' en la songx', estas vi, estas vi. //Refreno// {{tag>kanto litero_p esperanto}}