====== Proleta kanto ====== ^Muziko|Melodio de: Uit der dagen grauwe zorgen| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ===== Teksto ===== **I. Por plenda horo** Cxu malsati en mallumo, En la nokto de mizer', Sub eterna prem' de zorgoj? Cxu por ni nur la sufer'? Malliber', malesper' Tute rompus nian vivon! Cxu velkadi en domacxoj? Cxu nenion faros ni, Ke sxangxigxu nia sorto, Ni, viktimoj de l’ soci'? Malliber', malesper' Tute rompus nian vivon! Cxu ne kredi, ke ni povas Savi nin el la infer'? El mallumo? El malsato? El la stato de mizer'? De malhav' akra glav' Tute rompus nian vivon. **II. Por hxoro klaskonscia** Malgraux cxiutagaj zorgoj Ne esperon perdu ni, Cxar estigxos nova mondo, Al batal' devigas gxi! Liberec', unuec' Rompos nian sklavan jugon! El mucidaj mallumejoj, Lauxte sonu vok' al sun'! For la sklavan malfortecon! Kun fervor' antauxen nun! Liberec', unuec! Rompos nian sklavan jugon! En la koroj laboristaj Forte flamas la esper' Pri venonta nova tempo, Sen maljusto, sen mizer! Liberec', unuec', Rompos nian sklavan jugon! **III. Kune** Kamaradoj! Ni konsciu: Forton naskas unuec'! Gxi kondukos nin al venko Super fia tiranec'! Liberec'! Egalec'! Rompu ni la sklavan jugon! {{tag>kanto litero_p nederlanda laborista}}