====== Proletarioj, leviĝu ====== ^Muziko|frisa popolkanto| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Proletarioj, vidu la standardojn De l' lukto por l’ afer' de vi! Auxskultu vi la vokon de l’ bravuloj, Gxojigan faron petas gxi. Venu amase, aligxu po mil', Vin ne haltigos plejforta baril'. Proletarioj, perdu ne kuragxon Pro sxajne malproksima glor'. Rigardu! sur cxielo l’estonteco Jam brilas kiel stel' de or'! Venu amase, aligxu po mil', Vin ne haltigos plejforta baril'. Proletarioj, for doloran timon! Kun gxojo kuragxigu vin! La malamik' la lokon al ni cedos, Ecx kiom li defendos sin! Venu amase, aligxu po mil', Vin ne haltigos plejforta baril'. {{tag>kanto litero_p flandra laborista}}