====== Promesoj ====== //Auxtoras kaj kantas [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== En mezopoko kruckavaliro Rapidis al milita iro. Kiraso peza - pli ol granda sxtono, Kaj por l'edzino - kirasa zono. Nobele palis vizagx' diskreta, Sxlosilo falis al la posx' sekreta. Kaj la edzinon li nur benis, pia: - Fidela estu je nomo mia. L'edzin' ploretis, naztukon prenis. Femurojn belajn kiraso premis. Kaj tutsincere promesis la edzin': - Sinjoro mia, mi **fere** amos vin. Forgxisto juna - servuto bela: - Sxlosilon fari? Fu! bagatelo... Kruckavaliro sub pluva sxpruco Jam portas kornojn anstataux kruco. Cxar la promeso - la edza mendo Validas post tri jaroj da atendo. Ne ploru edzo! La temp' degelos. Tri jaroj pasos. Eble sxi fidelos. //Refreno:// >Cxar validas la promes' - >Unu, du, tri - >Post tri jaroj da forges'. >Pasos la tri jaroj, kaj kun rid'. >Fidelos sxi al la kokrit'. //Tio estis historia antauxparolo,// //kaj nun sekvas parto unua de la promesoj:// En historio - alia pagxo: Fondigxis nia organizajxo. Dum tiu fondo mi mem aplauxdis, Kaj la promesojn unuajn auxdis. Donante jxuron promesis oni Literaturon por ni eldoni. Nur lernolibrojn, ne poezion... Gxis nun ni reve atendas tion. Pugnante bruston, promesis fere, Ke ni vojagxos - jes - ne nur letere. Al eksterlando oni grupojn sendos... Ni ankaux tion gxis nun atendas. Kaj sekvis pluraj promesoj belaj Pri foraj taskoj kaj proksimaj celoj, Pri la revuo kaj pri la regularo. En revoj pasis la unua jaro. //Refreno:// >Sed validas la promes' - >Unu, du, tri - >Post tri jaroj da forges'. >Pasos baldaux la tri jaroj, kaj >Cxiuj dancos ni kun gaj'. Sed pluraj uloj komencis knari: - Vi ne promesu, se ne povas fari. Dum la tendaro popol' pasia Proponojn verkis por la Asocio. Promesis oni: - Ni eklaboros, Proponojn viajn ni tuj-tuj esploros. Elektos homojn - la plej akuratajn, Preparos planon kaj fiksos datojn. La libroj venos al vi libere, Tendaroj plenos cxiusomere. Kontentos tute vi pri abono. Kaj ecx vojagxos, se estos mono. Promesis oni, promesis oni, Lacigxis langoj la promesojn doni. Sed taskojn oni nun havas sxvite - Transmeti datojn mem alfiksitajn. En revoj pasis ankaux dua jaro. Promesoj multas, ecx ne unu faro. Nu kial vane vi malpaciencas? - Tri jaroj pasos - oni komencos. //Refreno:// >Cxar validas la promes' - >Unu, du, tri - >Post tri jaroj da forges'. >Pasos baldaux la tri jaroj, kaj >Cxiuj dancos ni kun gaj'. //Tio estas finvortoj:// Nu jen, amikoj, mi mem forgesis, Ke sxajne kanton al vi promesis. Babilis multe. Gitaron plukis. Vi opinias - mi ekkadukis? Sed miaj karaj, ne gratu dente, Kaj ne rigardu min elokvente... Cxu la afero ne estas klara? - La kant' aperos ... en la okdek kvara. //Refreno:// >Cxar validas la promes' - >Unu, du, tri - >Post tri jaroj da forges'. >Pasos baldaux la tri jaroj, kaj >Cxiuj kantos ni kun gaj'. {{tag>litero_p kanto}}