====== Prosperi ====== ^Muziko|[[TIK]]| ^Esperanta teksto|[[Dmytro Kovtoniuk]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo|Олені| ^Originala plenumo|[[TIK]]| La kanto aperas en la muzikalo [[Petveturaj Aventuroj]] kantita de 'Brian'. ===== Teksto ===== Ja mi estas ul’ kun sola okul’ Kun vido pli profunda ol akra trompul’ Mi sonĝis flugi en spac’ super la tero, Kaj vekiĝi kun urĝo kaj destino etera Mia patro mortis kaj mi estis sola, Li lasis al mi monojn kaj saĝojn konsolajn Tra malfacilaj tagoj, mi restis kuraĝa Sed mi decidis lasi mian hejmon supraĵa //Refreno:// Prosperi, devas ni prosperi, daŭre vivi Ni havas nur la vivon, negrave opinio Prosperi, por esper’ necesas daŭre vivi, prospeeeri Ĉiumatene al ĉiel’ mi rigardas Renkonti novajn homojn, viva cel’ mia granda Ĉar mondo estas unu, ni ne havas plian Problemo via estas problemo mia Mi vojaĝas multe kaj konstruas rilatojn, Mi estas memstara kun multege da riĉaĵoj Mi lernis la valoron de teamlaboro, Se esperon vi havas plu en via koro >//Refreno// Ja sola mi estis, ĝis Esperanton mi lernis Patro diris venu, poste diris ĝis! Okulo ne sufiĉis por tion antaŭvidi Sed tio, kio restas nun, estas …. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Hqw2gumDa4U&list=OLAK5uy_lPZoTtVRF__kb9Fud85yxfILgPdtIZbAg&index=3 {{tag>kanto litero_P}}