====== Pupoj ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Estas rugxaj pupoj, estas brunaj pupoj, Ornamitaj en diverskolora vest'. Estas bluaj pupoj kaj ankaux verdaj pupoj, Kun oreloj, haroj, dentoj kiel best'. Estas nigraj pupoj, estas flavaj pupoj, Estas pupoj kun gracio kaj dignec'. Estas palaj pupoj, preskaux senkoloraj pupoj, Nevideblaj en la ombro, sen anim', sen identec'. Estas modestaj pupoj, estas timidaj pupoj, Liberigantaj sentojn de sauxdad'. Estas bruaj pupoj, estas komikaj pupoj, Dauxre kauxzo de gajeco kaj ridad'. Estas oraj pupoj, estas majestaj pupoj, Akirantaj la atenton per parad'. Estas friponaj pupoj, estas fihumilaj pupoj, Bonvenigataj de spektantoj per mokkriad'. Estas pupoj sociemaj, belaj, paperaj, vivoplenaj, Malgraj, grandaj, elegantaj, malkuragxaj, Arogantaj, tristaj, viglaj, malebriaj, humilaj, Pigraj, melankoliaj, oldaj, novaj, bronzaj, Sxtonaj, gajhumoraj, longaj, bonaj... Estas bizaraj pupoj, eksterordinaraj pupoj, Aperantaj en futura aventur'. Estas antikaj pupoj, preskaux forgesitaj pupoj, Konservitaj kiel vidindajxoj nur. Gipsaj, lignaj, simplaj, dikaj, enamigxintaj, Pasiaj, pikaj, gajaj, cxarmaj, porcelanaj, Malamaj, lacaj, plastaj, stanaj, solecaj, Fieraj, sendependaj, flegmaj, kvietaj, Impertinentaj, timaj, krimaj, elrevigitaj, Cxagrenitaj, subtaksitaj, malaktivigitaj, Elmodigxintaj, forgesitaj. {{tag>litero_p kanto}}