====== Que será, será ====== ^E-teksto|[[wp>Jay_Livingston|Jay LIVINGSTON]]| ^Muziko|[[wp>Ray_Evans|Ray EVANS]]| De la filmo [[wp>The Man Who Knew Too Much (1956 film)|The man who knew too much]] (la homo kiu sciis tro multe). Kantis [[wpeo>Doris Day]]. La refreno "Qué será, será" [ke será será] estas en la hispana lingvo, kaj signifas "Kia estos mia vivo?". (aldono de Diana) Ĝi signifas "kio estos, tio estos". Kaj ĝi signifas, ke oni vidu, kion alportas la estonto. ===== Teksto ===== {{youtube>MacGLfiNmwY&NR=1}} {{:muziknotoj:08-que-sera.jpg?400|Que será, será}} '' [[C]]'' ''Demandis mi en infanaĝ''' '' [[Dm]]'' ''Pri de l' estonto mistera paĝ','' '' [[G7]]'' ''Ĉu feliĉigos la vivo min,'' '' [[C]]'' ''Respondis la patrin':'' //Refreno:// >'' [[C7]] [[F]]'' >''"Qué será, será..."'' >'' [[C]]'' >''Per nekomprenebla vort''' >'' [[G7]]'' >''Parolas venonta sort','' >'' [[C]]'' >''"Qué será, será..."'' Kaj same mia amatin' Respondis pere de tiu kant', Dum mi varmege certigis ŝin Esti fidelamant'. >//refreno// Nuntempe kun grandega pet' Demandas same mia filet', Kaj mi respondas simple al li Per tiu melodi': //refreno// >Tiel ĝis la mort'... . ===== Eksteraj ligoj ===== [[http://www.accea.se/diverslingve/56mp3/quesera.mp3| Fragmento de la kanto en mp3 ĉe Nataŝa Berce]] Poŝtelefone: {{muziko:ques.mid|}} MID-dosiero por ŝarĝi la melodion per WAP. {{tag>litero_q kanto akordoj posxtelefone alilingva angla filmo e-sona_filmo}}