====== Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita? ====== ^Teksto|[[Freddie MERCURY, Brian MAY]]| ^Muziko|[[Muzikbando Queen]]| ^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| ^Kantas|[[Freddie MERCURY]]| **Noto:** Tiu cxi estas traduko de la kanto "**Is This The World We Created...?**", de la angla muzikbando **Queen**. La kanto estis publikigita angle en la albumo "**The Works**" (1984). Unue legigxas tie cxi kantebla versio kaj poste lauxvorta traduko. ===== Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita? ===== Vidu tiujn buŝojn, ke nutri devas ni Nur vidu la suferon tiun, ke bredas ni Tiom da suferantoj, ke disvastiĝas ĉien En serĉo de kontentig´ //Refreno:// >Ĉu tiu ĉi estas la mondo >De ni kreita? Fi! >Ĉu tiu ĉi estas la mondo >Invadita de ni? Kontraŭleĝe agas ni >Ĉu tio ĉi estas kial´ de nia viv´? >La mond´ kreita de ni Naskiĝas ĉiutage infan´ senhelpa ie Amflegon en feliĉa hejm´ bezonas ĝi Ie hom´ riĉa sidas ho en sia tron´ (Kaj) atendas forpason de l´ viv´ //Refreno:// >Ho! Ĉu tiu ĉi estas nia mondo? >Ni faris ĝin por ni >Ĉu tiu ĉi estas la mondo, >Ke ruinigas ni -- Se ekzistas ĉiela Di´ >Kion Li pensus pri tio, kion faris ni >Al la mond´ kreita de Li ===== Laŭvorta traduko de la kanto ===== Nur vidu ĉiujn el tiuj malsataj buŝojn, ke ni devas nutri Vidu ĉiom el la suferoj, ke ni bredas Tiom da solecaj vizaĝoj ĉien disvastigitaj Serĉantaj tion, kion ili bezonas //Refreno:// >Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita? >Por kio ni faris ĝin? >Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni invadita? >Kontraŭ la leĝo -- Tiele ŝajnas finfine >Ĉu tio ĉi estas la kialo de nia vivo hodiaŭ? >La mondo de ni kreita Vi scias, ke ĉiutage senhelpa infano naskiĝas Bezonanta aman flegon en feliĉa hejmo Ie ia riĉa homo sidas en sia trono Atendante la forpason de la vivo //Refreno:// >Ho! Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita? >Ni faris ĝin per ni mem >Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni ruinigita? >Certe ĝisoste -- Se ekzistas ia Dio en la ĉielo >Rigartanta malsupren, kion Li povas pensi pri kion faris ni? >Al la mondo de Li kreita ===== Ligiloj ===== Ekzemplero de la kanto originala trovigxas tien: http://www.youtube.com/watch?v=tVKTcWp_W9k&feature=related Pri la muzikbando: http://eo.wikipedia.org/wiki/Queen Pri la albumo: http://eo.wikipedia.org/wiki/The_Works_(Queen) {{tag>kanto litero_q angla litero_cx Queen}}