====== Rabista Dormo ====== ^Teksto|W. Auld kaj [[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== Ha dormo, kiu al mi rabas minutojn de la viv', sur mia koramboso frapas martelo de malammotiv', cxar miaj tagoj estas jam mallongaj sen ankaux tio, ke vi min lasas sen konscio al porka stagno, al stuporoj ronkaj. Mi, mi volas koni cxiun momenton de etern'. Mi, mi volas spioni plej etan spasmon de la homoverm', penetri en komprenon gxis la fundo, kaj legi de l' epokoj cxiun pagxon, ne perdi mian junulagxon marasme kvazaux apudfajra hundo. Esti poet' en mi sopiro ardas: mi volas krei ja generi belon! Sed ve, ho ve, mi nur rigardas, ne vidas, ne traboras sxelon, gxis la kerno, gxis la kerno. Mi scias, ke por poetigxi mi devas min dedicxi al vivopleno da senfina lerno. Tial, ho dorm' kruela, mi domagxas vian neforskueblan jugon. Vin nur devige mi omagxas, klinas, klinas la nukon, cxar plongxas mia kap' al la kuseno, kaj miaj okuloj krevas, valorajn horojn mi nevole devas pasigi en senfrukta sveno, pasigi en senfrukta sveno, pasigi en senfrukta sveno. {{tag>litero_r kanto esperanto}}