====== Radikoj De Ldubo ====== //Kanto de [[Mikaelo Bronsxtejn]]// ===== Teksto ===== Jen - land' venenita, sopira socio, Tusanta en sxlim' de elasta moralo. Klinigxis, veninta pro tim' aux racio, Cxe sankta pordego de la katedralo. Jen - knaboj auxdacaj en tagoj minacaj Sendube aspiras la fremdan heredon Kun nomo de l'Dio, sed pravas la scio: Ne havis la dubon - ne trovos la kredon. //Refreno:// >En nokto makabra >Sur sxvita kusen' >Nestigxis eterne >Mordanta inkubo. >Ne gxojas mi kun, >Sed ne povas mi sen >Kreskantaj interne >//Radikoj de l' dubo.// (2-foje) Momentaj impetoj, turmentaj sekretoj Nin pelas al pado, sxancela, balanca... La viv' kontinuas, kaj ni ekenuas En iro cxiame sencela kaj danca. Ferminta l' okulojn, sxtopinta l' orelojn, Kudrinta la busxon per kruda fadeno, Mi, certe, gxisvivus la tagojn pli belajn, Kaj eble ecx gxis la mesia alvenos. >//Refreno// Ne dubas la manoj, al sxtipo ligitaj, - Misagas, misgvidas en ajna arangxo... Por mi nur la planoj, jam realigitaj, Farigxas sendubaj - ne eblas la sxangxo. Samkiel benato, prapatro Sokrato, Cxe sojlo de l' tombo kun kredo duobla Mi diros konscie, ke cxiam kaj cxie Mi pregxis al dubo, al Dubo, la nobla. //Refreno:// >En nokto makabra >Sur sxvita kusen' >Nestigxis eterne >Mordanta inkubo. >Ne gxojas mi kun, >Sed ne povas mi sen >Kreskantaj interne >Pikantaj interne >Vorantaj interne >//Radikoj de l'dubo.// (2-foje) {{tag>litero_r kanto}}