====== Radio Verda ====== //Teksto de Vladimir Sapojxnikov, traduko de Jelena Zaznobina, muziko de Sergej Mihxajlin// ===== Teksto ===== Enigme eksusuras apudborda ond', Gitaro spiras cxe la fajro lasta. Hodiaux adiauxas ni cxe mara bord'. Ne povas adiauxon mi prokrasti. //Refreno:// >Radio verda de la sunsubiro. >Tra pluvaj nuboj glitis gxi hazarde. >La verdan stelon tralumis mire >Surfajra flamo, kiu brulas arde. Al mi vi diru ion gxisrevidan. Ne renkontigxos ni dum tuta jaro. Kaj ne rigardu min vi kun sopiro. Gxis novaj revoj - nepre en tendaro. >//Refreno// Ne tristu kamarad' gxis renkontigxo. Salutoj, adiauxoj kune estas. Ne povas homoj vivi sen disigxoj. Ne povas ili sen amikoj resti. >//Refreno// Mi volas vivi kun amikoj miaj - Esperantistoj miaj verdastelaj. Kaj trinkas mi pro amikeco tia, Kiu kunigos nepre nin, fidelajn. >//Refreno// Rebriloj de la fajro balancigxas Sur foliaro verda kaj tenera. Vespero lasta baldaux jam finigxos, Sed restos niaj steloj kaj esperoj. >//Refreno// {{tag>litero_r kanto}}