====== Rajdas sur ĉevalo ======
^Muziko|cxehxa popolkanto|
^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]|
^Origina titolo|Jede mladík na svém koni|
^MIDI|{{:muziko:rajdas_sur_cxevalo.mid}}|
===== Teksto =====
{{ :muziknotoj:rajdas_sur_cxevalo.png}}
/: Rajdas sur cxevalo nigra,
rajdas la junul'; :/ 
gaje saltas cxevaleto, 
sed al kara patrineto
/:  larmas la okul'. :/
/: Cxesu plori pro la filo, 
kara patrinet'!:/
Por patrujon, vin defendi,
rajdas li, do cxesu plendi,
/: estas mia pet'. :/
/: Mi revenos kun cxevalo 
al vi el batal' :/
Cxehx' ne lasos sin difekti,
Lenka*) devos florojn plekti
/: por mi kaj cxeval'. :/
/: Sed se mi en la batalo 
tamen mortus tuj, :/
ploru, ah, neniufoje,
estas ja al Cxehxo gxoje
/: morti pro patruj'! :/
 *) Lenka cxehxa popola formo de virina nomo Apolonio.
{{tag>kanto litero_r cxehxa popola notoj midi}}