====== Rajdis Tra La Urb Kozako ====== Ukraina popolkanto, traduko de A.Krasuckij ===== Teksto ===== ''[[Dm]] [[B]] [[C]]'' ''Rajdis tra la urb' kozako,'' ''[[F]] [[Gm]] [[A7]]'' ''Sonis el sub huf' sxtonkrako,'' ''[[Dm]] [[B]] [[F]] [[Gm]]'' ''Hej, hej, sonis el sub huf' '' ''[[A7]] [[Dm]]'' ''Sxtonkrako, hej!'' Sabro lia al sun' brilas, Najtingal' en bosko trilas, Hej, hej, Najtingal' en bosko trilas, hej! Najtingalo, kara frato, Estas cxu knabin' en hxato, Hej, hej, Estas cxu knabin' en hxato, hej! Voku vi al mi knabinon, Mi demandos amatinon, Hej, hej, Mi demandos amatinon, hej! Mi demandos amatinon: Cxu ne batis vin patrino? Hej, hej, Cxu ne batis vin patrino, hej! Ecx se batis - mi ne ploris, Kun kozako mi parolis. Hej, hej, Kun kozako mi parolis, hej! {{tag>litero_r kanto popola akordoj ukraina}}