====== La Ranetoj ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta teksto|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta plenumo|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ===== Teksto ===== Longe, longe, for al nordo En la sveda ĉefa marĉo Loĝas ĝoja popoleto - la Ranetoj. Ili ŝatas renkontiĝi Kaj babili pri vojaĝoj En malseka loko ie, familie. Por aspekti pli seriozaj Multaj portas okulvitroj Kaj kapjesas kun mienoj signifplenaj. Ofte flaras ili florojn Kaj okulojn duonfermas Ĝuas ili tiel forte - preskaŭ mortas. //Refreno:// > Kiam suno malaperas > Kiam pluvas dematene > Ili la ombrelojn prenas > Kaj promenas. Kaj vespere en la saŭno Ili sidas kun biero Revas pri aliaj marĉoj, pri vojaĝoj. Kaj muzikon ili ŝatas Kelkaj eĉ gitaron ludas Kvakas ili tiom kore, ĉiuj ploras. //Refreno:// > Eĉ gazeton ili havas > Belan kva- kva- kvak- folion > Temo estas ĉiam sama > Nur pri amo! Jes, rapide tempo kuras Tag' post tago, jar' post jaro Kelkaj iĝis veteranoj, saĝaj ranoj! Ankaŭ mi ĉe ili estis Kaj mi povas rekte diri Ŝatas mi la muzeletojn de l'ranetoj! //Refreno:// > Kiam suno malaperas > Kiam pluvas dematene > Ili la ombrelojn prenas > Kaj promenas. {{tag>kanto litero_r}}