====== Rarajxo ====== //Auxtoras O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Rarajx' kun oro nure komparebla, Sonora tono kaj rigardo klara. Kaj negx' gegelas, kiam vi ridetas - Okazas tio, se vi staras apud. La fajno mem blindigas gxis vertigxo, Kaj vocxo via milde roje lirlas. Vi farbojn sentajn miksis sur paletro, Sed sub akv' pluva tiuj flue viglas. //Refreno:// >Vi dissolvigxis en nebul' malhela, >La travidebla per la man' min vokas, >Vi mutualas en la interveno, >Sed en l' adoro vi ne reciprokas. >Vi - gxuste tia, kiun mi atendis, >Kaj vi - vi estas bela, cxarma, rava. >Pardonu min kaj mian miskomprenon >Kaj malsukceson de la vorto grava. Cxirkauxas vin granddamoj kaj pagxioj, La divenantaj pri la panaceo. Kaj ili estas viaj satelitoj, Sed vi ne scias de la voj' devion. >//Refreno// {{tag>litero_r kanto}}