====== Rava estonto ====== ^Teksto|Jevgenij KRILATOV| ^Muziko|Jurij ENTIN| ^Kantas|originale kantas Tatjana DASKOVSKAJA| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Kanto "Прекрасное далёко" el infana fantasta filmo "Гостья из будущего" (Gastino el Estonteco), 1985. ===== Teksto ===== El estonta for' serena vocx' auxdigxas, Vok' auxrora sonas en argxenta ros', Voj' ascenda logas gxis la kapvertigxo Kvazaux cxirkaux-karusela mondo-flos'. El la rava for' insista vocxo vibras, Vokas al la aspirata fora mond', Sonas vocxo kaj severe al mi diras: Kion faris vi hodiaux por estont'? Mi promesas esti firme purintenca, La amikojn mi ne lasos en malgxoj' Ni rapidu fari bonon por komenco, Ke ne restu nocaj spuroj sur la voj'. //Refreno:// >En fora estonteco, >Kruelan providencon, >Kruelan providencon - evitu la voj' >Ekfontas de komenco, >En foran estontecon, >En foran estontecon, >gxi kvazaux pura roj'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.mielofon.ru/ - oficiala retejo de la filmo (ruse) * En [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%93%D0%BE%D1%81%D1%82%D1%8C%D1%8F_%D0%B8%D0%B7_%D0%B1%D1%83%D0%B4%D1%83%D1%89%D0%B5%D0%B3%D0%BE|Vikipedio]] ruse. *[[IMDb>Gostya iz budushchego]] {{tag>kanto litero_r rusa infana}}