====== Rave Kun Vi ====== ^Muziko|[[Kajto]]| ^Esperanta teksto|[[Kajto]]| ^Originala plenumo|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== Kiel la tago bonegas Kaj kiel min vi ravegas Sur la strando ni kantas, amuziĝas, ni ridas En la blanka sablo niajn nomojn ni skribas Ni svingas, rondsaltas kaj dancas sur duno En la kavaĵo falĵetiĝas ni sur la fundon Ne gravas por ni ke ne brilas la suno Kaj ne zorgigas nin eĉ ekpluvo Tiel flanko ĉe flanko nin ne ĝenas la vento Bona estas nia senttemperaturo - Bonega estas nia senttemperatur' //Refreno:// >Vin sciigas mi: estas rave kun vi, >ke bonfartegas mi kiam mi estas kun vi >Tiam la tago bonegas de maten' ĝis vespero >Ne konsiderante la veteron Kiel min vi ravegas Ĉi tiu tago bonegas Ni sentas nin ambaŭ lacaj, malfortaj Do en plena lum' ni enlitiĝas komforte... sub la lit-tukojn - por ke ni plifortiĝu Ni malaperas - por ke baldaŭ ni reboniĝu Kontraŭ la fenestro aŭdas ni, la hajlbatadon, kun plezuro Tiel kune la malvarmo ne gravas por ni Bona estas nia senttemperaturo - Bonega estas nia senttemperatur' >//Refreno// Tro malvarma la vento, tro malseka la pluvo Tro glitiga la glacio, tro varmega la suno Sufiĉaj kialoj por mizera tago Sed bonŝance por vi: ne koncernas por mi Pri la klimat' mi ne plendas, la gitaron mi prenas Ĉar pro la vetero ne ŝanĝiĝas la refren' >//Refreno// Ĉar pro la vetero ne ŝanĝiĝas la refren' >//Refreno// {{tag>kanto, litero_r}}