====== Kanto pri Razin ====== ^Teksto|D. Sadovnikov| ^E-teksto|I. Lubjanovskij| ^E-teksto 2|K. LANGGAATD| ^MIDI|{{:muziko:kanto_pri_razin.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kanto_pri_razin.png}} El post bordo de insulo al torento de sxanel' vice sxipoj mikskoloraj glitas en matena hel' . Sur antauxa sxipo sidas kun princino l' ataman' de l' pasi' kaj vin' ebria kaptas sxin per forta man' . Kaj post ili lauxtas mokoj: //"Pro virin' li lasis nin, kun virin" pasigis nokton, mem farigxis li virin' ."// Tiujn mokojn kaj riprocxojn auxdas Razin, kaj jen li per potenca mano prenas la princinon je l' tali' . Kunsxovigxis nigraj brovoj, strecxe spiras ataman' , brilas fulmoj de kolero en okuloj de Stjepan' . >//"Mi nenion ja domagxas, ecx la kapon, por konkord' !"// - tondras la potenca vocxo de la bordo al la bord' . La princin' mallevis kapon, kaj kun la konfuza sent' de Stjepan ebriajn vortojn sxi auxskultas en silent' . >//"Volga, Volga, patrino kara, Volgo - gxoj' por rusa kor' , jen donacon de l' kozako havos vi, kiel memor' .// >//Por ke inter kamaradoj ne ekgxermu la malpac' , Volga, Volga, jen akceptu belulinon kiel donac' !"// La princinon alte levas li indigna, en koler' , el la sxipo sxin forjxetas en la ondojn de l' river . >//"Kial cxiuj eksilentis? Filka, dancu, anatem' ! Kantu, fratoj, bravan kanton ni anstataux rekviem' !"// En la mezon de rivero preter kruta promontor' , glitas sxipoj mikskoloraj en radioj de l' auxror'. //Fonto: Kantoj de dekkvin sovetaj respublikoj, 1966// ===== Teksto 2 ===== **Volga, Volga!** De malantaux la insulo Sur la ondoj de l'river' Iras sxipoj multkoloraj, Flirtas flagoj en aer'. Sur la antauxa Stenka Razin; Festas la edzigxon li Al princino el Persujo En varmega amebri'. Sed la viroj murmuregas: "Tute li forgesis nin. Nin virino anstatauxos. Li farigxis mem virin'." Tiun mokon auxdas Stenka, La terura ataman'. Cxirkauxbrakas la persinon Li per sia forta man'. Li la nigrajn brovojn sulkas Fulmotondro estas li. En okuloj liaj estas Nun videbla sangebri'. "Nu fordonu, mi trezoron, La plej belan de l'ataman'!" Sonas lia tondrovocxo Trans la onodjn al la strand'. La princino mortpaligxas (Timo estas en l'okul') Kaj silente auxdas jenajn Vortojn de la terurul': "Volga, Volga, patrineto! Volga, via estu sxi! Ne antauxe Don-kozakoj Donis tian-cxi al vi! Inter liberuloj estu — Volga, Volga, patrinet' — Nek malpaco, nek batalo! Tial — jen la virinet'!" Kaj li jxetas la persinon (La plej karan sur la ter') En la bluan profundajxon, Kaj sxin glutas la river'. "Nun agordu balalajkon! Ludi, danci volas ni! Estu gajaj, kamaradoj Je la belmemoro pri sxi!" Jen dum kanto, danco, ludo Sur la ondoj de l'river' Iras sxipoj multkoloraj, Flirtas flagoj en aer'. {{tag>kanto litero_r rusa notoj midi}}