====== Rebeka ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Akordoj ===== [[Bm]] [[G]] [[Bm]] [[G]] [[Bm]] [[G]] [[Bm]] [[D]] [[Fdim]] [[D]] [[A]] Esus2 [[Fdim]] [[D]] [[A]] Esus2 [[G]] [[Bm]] [[A]] [[E]] G△7 [[A]] [[Bm]] [[E]] G△7 [[A]] [[Bm]] [[E]] ===== Teksto ===== Rebeka logxis en la suda urbopart' Sxi okupigxis pri muziko kaj pri art' Kaj sxi ecx mem ne sciis Kial la koro kriis "Malbonfart'" Rebeka havis geamikojn cxie ajn Kvankam sxi sciis ke rilatoj estas sxajn' Nenio iam restas Kaj la rezulto estas Nur malgajn' //Refreno:// >Sed en la songxoj >Sxi sxvebis super stratoj kaj tegment' >Jes en la songxoj >Sxi dancis kun senpezo en la vent' Rebeka sidis en krepusko sub cxiel' Kaj supre brilis sola la vespera stel' La vino bone gustis Kaj varma vento flustris En orel' >//Refreno// La auxtoj brilis kiel perloj de argxent' Kiam sxi staris malfrunokte sur tegment' Nenio sxin retenis Kaj eble fine venis La moment' >//Refreno// {{tag>kanto litero_r esperanto roko akordoj}}