====== Rebelo Ribelo ====== ^Teksto|[[Alekcxjo]]| ^Muziko|[[Jugzo]]| ^E-teksto|[[Alekcxjo]]| ^Kantas|[[La Nigra Flago]]| Kanzono pri la ŝtelisto Flavio Rebelo. ===== Teksto ===== Al ni vi portis belajn tagojn Per ridado kaj per amuz' Iom da ŝanco kaj da konfuz' Por fordoni nian monon Pri tiu belega projektaro Vi alparolis en l' homaro Kaj aperis ioma esper' o kara Flavio, Flavio Rebelo //Refreno:// >Senlima ŝtelisto >Rebelo, ribelo >Famega sorĉisto >Rebelo, ribelo >Vi malaperis kun la kaso >Rebelo, ribelo Naive ni vin kredis En via lukto projekta Tamen vi nin perfidis Vi ja ne estas perferkta Bela promeso, eta kuraĝo fiulo estas vi vere Esperantistoj de ĉiu aĝo Vin ja malŝatas nepre >//Refreno// Kiom el ni vi alrevigis Kiom el ni vi elrevigis Kiom el ni vi monpetis Kiom el ni vi monŝtelis >//Refreno// Kaj fine vi malaperis El niaj senbildaj ekranoj Kun la mono vi foriris Fore de samlingvanoj Vi revis pri fameco Televido ne donis tion Sed nun vi certe iĝis la unua esperantista gangstero >//Refreno, 2-foje// {{tag>kanto litero_r movada punko}}