====== Redonu mian monon! ====== ^E-teksto|Novulo| ===== Teksto ===== La kapitalistoj trans maro La kapitalistoj cxe ni, La kapitalistoj nun cxie Rabadas la monon de mi. Koruso: >Mian monon, ili redonu al mi, al mi; Mian monon, ho! devos redoni al mi! Ja tuta la laboristaro En iu ajn parto de l’mond' Suferas pro sama mizero: Cxu estas ne granda la hont'? Ke mortis la kapitalistoj, Lastnokte mi songxis: kun mir' Kaj lasis por gelaboristoj Ricxajxojn laux cxies dezir'. Batalu, amikoj trans maro! Batalu, amikoj cxe ni! Por bono de l’laboristaro Reprenu la monon por ni! {{tag>kanto litero_r angla}}