====== Ree ĉe mi ====== ^Muziko|Populara havaja kanto| ^E-teksto & ĥoraranĝo |[[wpeo>Dimitar TERZIEV]]| ^Kantas|[[Internacia Esperanto-Hxoro]]| * Aperis en //MUZIKO//, la bulteno de [[wpeo>Muzika Esperanto-Ligo|MEL]] num. 1 de 2005. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ree_ce_ni.png?300}} Apud alta roko del montar' nubeto ŝvebas en aer' sube valo bela kaj florar' pri disiĝo nia flustras dum vesper' //Refreno:// >Nun adiaŭ!... kaj la vent' >forblovos la suspiron de l' ĉagren' >post brakumo arda de pasi' >vi estos **for de** mi Senton de la dolĉa amdolor' mi portos ĉiam en la kor' renkontiĝos ni dum la estont' ĉar ne granda estas nia bela mond' //Refreno:// >Nun adiaŭ!... kaj la vent' >forblovos la suspiron de l' ĉagren' >post brakumo arda de pasi' >vi estos **ree ĉe** mi ===== Muzikfolioj ===== * Ĥoraranĝon por 4-voĉa gea ĥoro SATB. Vidu apudan bildon. {{tag>kanto litero_r popola esperanto hxormuziko notoj}}