====== Reĝo de la danco ====== ^E-teksto|[[wpeo>Reto ROSSETTI]] kaj [[Stephen THOMPSON]]| ===== Teksto ===== Mi dancis cxe nasko de la mondo kaj la lun', Matene mi dancis en steloj kaj en sun'. Cxielo min sendis, sur tero dancis mi, Kaj naskis min Bet Leĥem cxi. //Refreno:// >Dancu do, en kiu ajn naci', Mi estas regxo de la danco, diris li, Kaj mi gvidos vin en cxiu kompani', Vin cxiujn en la danco gvidos mi. Mi dancis por klerulo kaj por la farise', Sed ili malemis, min sekvis tute ne. Mi dancis por fististoj, Jakobo kaj Johan', Ili kuniris kaj dancis kun elan'. Mi dancis sabate por savo de lamul', Piuloj gxemis, nomis gxin makul', Kaj min prenis kaj trenis al kruca sort', Ke pendu mi alte gxis venos mort'. Mi dancis vendrede dum mugxis uragan' Cxu eblas danci sub premo de Satan'? Min oni enfosis kaj lasis en la tru', Sed la danco mi estas kaj dauxre dancas plu. Min oni subsxovis, resaltis vigle mi, Ja cxiam mi vivas, eterne, cikle mi. Mi vivos en vi se vivos vi en mi — Mi estas regxo de la danco, diris li. //Refreno// {{tag>kanto litero_r angla}}