====== Reĝoj De Cindro ====== ^Teksto|[[[[Bertilo WENNERGREN]] / [[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Persone]]| ===== Teksto ===== Marsxas glora armeo Estas la Eternulo kun vi Subkalkane frakasigxas la ostoj De via malamik' Cxar vi amas la landon Vi gxin savas per mort' kaj teror' Forbruligas vilagxojn kaj urbojn Sed mi petas vin: Ho, demetu la glavon soifan Gxi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la regxojn de cindro Kaj de plor' Cxu vi sentas fieron Kreinte dezerton sen viv'? Cxu vi certas ke la historio Vere dankos al vi? Ho, demetu la glavon soifan Gxi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la regxojn de cindro Kaj angor' Via koro krias por sango kaj por vengx' Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal' Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'? Cxu ili ne auxdeblas tra la bruo de la sxtal'? {{tag>litero_r kanto esperanto}}