====== Reiras mi al Jarawonga ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Reiras_mi_al_Jarawonga.mid}}| Noto: Dum militoj soldatoj cxiam revas pri sia hejmlando. Jen estas marsxkanto de la auxstraliaj soldatoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Reiras_mi_al_Jarawonga.png}} Reiras mi kun gxoj' al Jarauxonga, Mi restas tie dum tempo longa. Reiras mi kun gxoj' al Jarauxonga, Kaj cxielo de lazur'. Kaj tie cxiu songxo realigxos, Dum mia vivo reestabligxos. Oni kantas pri Karoli' kaj Tenesi', Sed alia lok' estas pli placxa al mi Reiras mi kun gxoj' al Jarauxonga, Al la land' de la kanguru'. {{tag>kanto litero_r angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}