====== Rejnlanda knabino ====== ^Esperanta teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ein Rheinisches Mädchen...| ===== Teksto ===== Lauxlonge de la Rejno mi migradis ofte dum somero; nenie trovi povas vi pli belan lokon sur la tero. Je la honor' de tiu land' resonu mia gxoja kant': Rejnlanda knabino, cxe rejnlanda vin', cxielo sur tero — mi nomas gxin! Kaj kaptis min per sia bel' knabino kun pasia forto, ravita per sxia fidel' mi kantis cxe la Rejnobordo — cxe bela, blonda la infan' — kun glas' da vino en la man': Rejnlanda knabino, cxe rejnlanda vin', cxielo sur tero — mi nomas gxin! Kun funebranta, peza kor', de tie fine mi foriris; kaj turmentata de dolor' jam ofte reen mi sopiris, al vi, ho rava Rejnoland', dum en la koro flustris kant': Rejnlanda knabino, cxe rejnlanda vin', cxielo sur tero — mi nomas gxin. {{tag>kanto litero_r germana}}