====== Reklamo al silento ====== ^Kantas |[[Team']]| ^Teksto\\ Muziko| Kincxek/ Hevier - Martinelli| ===== Teksto ===== {{ youtube>KH7jl0zxSDk}} Televid' reklamas ja la silenton nun, cxiu jam ekflamas pro bela oportun'! Al silent' reklamo vera furorajx', importita silenteg' plej necesa ajx'. //Refreno:// >Eblas en kasx' la silenton de arbar' >havi por via dom'. >Estas garantio, indas la far', >akiros gxin plej ruza hom'! Vico antaux fremd-butik' longas pli kaj pli sed silenton, kara amik', baldaux havos ni. Konservita en skatol' Fresxa kiel lili', tiel enormas la felicx' ke ektimas ni! >//Refreno// Al silent' reklamo preskaux kiel trofe' bruas el cxiuj flankoj nin konsternas tre. Sed denove hantas plej terura bru', cxar silent' ekmankas jam ne estas plu... {{tag>litero_r kanto filmo e-sona_filmo roko}}