====== Rememoru ====== ^Muziko|T. Jarzęcki| ^Teksto|R. Dobrzyński| ^MIDI|{{:muziko:Rememoru.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Rememoru.png}} Brilas lasta sunradi' Sur falinta foliar', Jam krepusko venas Rugxkolora, roze floras, De la tristo plena. Fajfas vento — melodi', Same kiel antaux jar', Dum ni kune staris En malgxojo, lastan fojon jam. //Refreno:// >Memoru la auxtunon Cxi tie trapasitan, Memoru rugxan sunon, Dum krepusko kiel flor'. Memoru pri la koro, Por longe forlasita, Kun via rememoro Min forlasos la dolor'. {{tag>kanto litero_r pola notoj midi}}