====== Renkonte al vivo ====== ^Tipo|traduko| ^E-Teksto|S.| ^Originala titolo|Au devant de la vie| ===== Teksto ===== Jen auxdu el urb' blondulino, Fajfadon de trajn' kaj fabrik'. Ni fugxu de l' brua masxino, En koro jubilas muzik'. //Rekantajxo:// >Hej, blondulin', foriru ni, Sonoru kant', Renkonte al la sunradi' De l' Esper-land'. Vin vekas la gxoj', blondulino. Kunkantu ni kun tiu hor', Pli bela nin vokas destino, Pli gaje tiktakas la kor'. //Rekantajxo// Kaj ni la brigadon salutos. Amike manpremos kun rid', Pri plan' de laboro diskutos, Por agi laux justa divid'. //Rekantajxo// En sia triumfa felicxo, Geknaboj jubilas per kant' Pri vivo pli bela, pri ricxo De nova, promesplena land'. //Rekantajxo// Nin mondo rigardas envie. Kun koroj pli ardaj ol flam' Alpasxu ni vivon konscie, Marsxadu al cxio kun am'. {{tag>kanto litero_r franca}}