====== Renkonten al vivo ====== ^E-Teksto|Henri Micard| //Franca migrula kanto// ===== Teksto ===== En urbo jam fajfas, ho kara, Fabrikoj kaj trajnoj en ag' Ni iru renkonten al vento Ni iru renkonten al tag'. //Rekantajxo:// >Ni kantu, kara, en la vent' Ekstaru ni! Al sunlevigxo iras jam Popoluni'. Ho kara vin vekas la gxojo, Ni iru kunigxi al hxor' Ni marsxu al glor' kaj al mondo. Ni marsxu al gxuo de l'kor'. //Rekantajxo// Kaj ni la brigadon salutos, Salutos l'amikojn per rid'. La planojn, laboron kaj zorgojn Ni metu jam man en divid'. //Rekantajxo// En sia triumfa felicxo Geknaboj ekiras kun kant' Kaj baldaux per nova knabaro Ricxigxos denove la band'. //Rekantajxo// Amikoj envias nin mondo. Kun koroj pli brulaj ol flam', Ni iru renkonten al vivo, Ni iru renkonten al am'! {{tag>kanto litero_r franca laborista}}