====== renkontiĝo ====== ^Muziko\Teksto| francxesko gucxini (Francesco Guccini)| noto: alia kanzono cxirkaux la verso «estis bela nia tempo» originala titolo: Incontro ===== Teksto ===== sxi renkontis min kurante en la halo kaj nenio sxajne novis nun cxe sxi kaj malgxojo cxirkauxvolvis nin miele pro la tempo forglitinta sur ni du kaj dum la suno iris suben estis rugxa nia urbo jam nia kaj nune malvarma kaj fremda kaj fora kvazaux vidita jam momento kvazaux ombrö de juneco nin cxirkauxvolvis nebulo en silento gapis nin parkitaj auxtoj de la muroj herooj de la nuno kaj dek jaroj rakontendaj reciproke sed la frazoj haltis ene en si mem «kion vi faras? vi memoras estis bela nia tempo mi skribis de jaro lauxdire vi foris ankoraux sed vespermangxos vi cxe mi» mia nova kornplezem' mangxiloj kolor' nostalgia la parolo kvazaux de du maljunuloj kiuj celas al la temp' malantaux si kaj en estis fine tiuj cxi speguloj kaj la bildoj, ornamajxoj, famili' niaj mortintaj mitoj kaj la malkovr' de heminguxej kaj senti sin novaj la ajxoj revitaj viditaj usono sxia kaj de mi kiuj igxis en la strato la urbo kutima malgxoja flugas vento kaj papero stacidome la malvarmo kaj la lampoj nur por ni kaj finfine sxia viv-situacio egalas gxi je pli ol unu film' kiel en libro misverkita li sin murdis dum krist-nasko sed sxian rakonton nun sxajnis eksorbi malhelo vi bedauxrinda amikino via vivo en parolo la mia en unu saluto kaj mi pensis sxanceligxe en vagono «amikino, donas, prenas cxiam la temp'» dum ni kuras dauxre al direkto ajna sed neniu scias pri la fina cel' restas la revoj ekster tempo la impresoj de momento la lumo en mallumo en domoj viditaj el trajno nu, nestabilaj estas ni kapoj plenaj je iluzi' simbole tre plenas la koro {{tag>kanto litero_r kasedo}}