====== Renn Logas Jen ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Jx.Dan']]| ^E-teksto|[[Bert Schumann]]| ^Kantas|Anne-Laure Clopeau.| Noto: Renn/o, france Rennes, bretone Roazhon, cxefurbo de Bretonio en Francio. ===== Teksto ===== Je eniro al Bretonio, jen urbo kosmopolita, vi rigardas estontecen, ovras((ovr/i (neol.) = malfermi (PIV) )) viajn avenuojn, plenajn de valorajxoj historiaj kaj kulturaj, vi aktivas por firmigo de via evoluo. >al promesa estontec', >kun deziro ke dauxros plu. Iam nomigxis vi Kondato laux raporto el antikveco, hodiaux vi rivalas kun Pariza Lutetio, morgaux via metroo vin trairos en profundo, foje reelterigxante por respiri en etero. Eminenta vivokadro, jam sentigxas mara bordo, kun vetero simpatia, kaj legxera poluado, jen la parlamento nova, jen teatro kaj muzeoj universitatoj grandaj, jen invitas butikaro. {{tag>litero_r kanto}}