====== Repe, Ritme, Sone ====== ^Muziko|[[Tone]]| ^Esperanta teksto|[[Tone]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== //Refreno:// >Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas >Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj >Repe, Ritme, Sone / mi debutas >Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj... Estu koroj ĝuplenaj, la etoso estas unika spirita atmosfero por la repo lirika poezio romantika plena de pasio kontentigo de la sento kaj la fantazio ni preferu nun brilecon kaj koloron ni esprimu nun belecon kaj la gloron... de la “ni”... plenaj de ni mem, plenaj de energi’ plenaj de sukceso, plenaj de progreso Venu do! Venu repe, venu ritme, venu sone... ĉar la vivo ne estas longa, ni profitu ĝin pli bone Repe, ritme, sone... ke tiu repo, en la mondo, sonu ritme, ĉie, sonu ĉio kio taŭgas, manifestacie dolĉe sonu, sonu laŭte, la tamburoj, la flutoj violono kaj trompetoj sonu, al la aŭskultoj sonu ĵazo, sonu bluso, sonu funko, sonu roko en la moderna, en la nuntempa, ankaŭ en estonta epoko sonu la moneroj, sonu la tintiloj sonu al la oreloj ankaŭ la jubiloj... Tra jarmiloj... sonu ĝemoj, sonu krioj de la plej pura ĝojo en la domo, en fabriko, sur la strato, sur la vojo ankaŭ sonu aervibroj elegante la kolibroj sonu voĉo de l’ naturo de la maro, la murmuro nia kanto en la mondo, sonu belefekte sonu daŭre, sonu intense, plejperfekte sonu ĉarme, forte, efike, sonu agrable la pardonpetoj sonu juste, firmdecide, sonu en ĉiuj societoj niaj deziroj, voloj, sonu impone... plenumiĝu niaj revoj, ja komplete, ne duone... Repe, ritme, sone... >//Refreno// Venu repe, ritme, sone, kante Repe, ritme, soni konstante. Jes! Venu! Repe, ritme, sone... Repe, ritme, sone ni konta Ni infektu la mensojn per la sono la plej bona. Senĉesa guto eĉŝtonon traboras Nia sono ĉiopovas, nia sono furoras Sonu plue, flue Sen kielo, kialo Senintence, potence Sen prokrasto, sen hasto. Hiphopo senbara. Magie forte inspirita, potenca, sorĉa kaj rara... Ni ricevu la agrablon kaj la ruĝon de l’ plezur’... Kaj.. Silentu en nia kor’, ĉiu bru’, ĉiu susur’. Kaj regu nur... Feliĉo necesa!!! Entuziasmo agresa!!! Venu jes, venu kolose, venu, venu mojose, Venu jes, venu majeste, venu, venu feste.. Kaj ni festu!... Kaj ni festu!... Ni festu tiumomenton! Repe, Ritme, Sone! La deziron kaj kontenton! Repe, Ritme, Sone! Ni ĝuu tiun muzikon! Repe, Ritme, Sone! Ĝian dolĉon kaj efikon! Repe, Ritme, Sone! Repe, ritme, sone tra la tempoj, tra l’ eterno Ke Ni estu de la vivo ĉiam centro, ĉiam kerno Vole ne vole, forte, rigore, radiu ĉiam nia brilo! Eĉ iele-trapele, ribele, feliĉo estu nia akiro! Firmdecide nian spacon ni konkeru ĉampione Ĉu per mildo, delikate, se necese eĉ sprone... Repe, ritme, sone... //Refreno:// >Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas >Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj >Repe, Ritme, Sone / mi debutas >Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj... ===== Eksteraj ligoj ===== * http://denizo.opia.dk/la.trezorejo/sondosieroj/MUZIKTEKSTOJ.pdf - Ligilo al pdf-dosiero kun pluraj kantotekstoj de Tone {{tag>kanto litero_R}}