====== Reprenu La Fadenojn ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Tute ne atendite la prezentado finigxas subite La publiko reagas surprizite, sed poste ekscitite Freneze aplauxdante, entuziasme piedfrapante Dauxrigon petegante, la amaso hurlas: "Bis bis bis!" "Majstro, majstro, reaperu ni petas vin! Majstro, majstro, sen ekstrajxo ne forlasu nin!" La spektaklon admirante, la finon bedauxrante La arlekenon adorante, sin kun gxi identigante Sin sentante kiel marioneto, sopirante al ripeto De movigxado per sxnureto, la spektantoj hurlas: "Bis bis bis!" "La marioneton, revivigu gxin denove!" Tiel triste gxi aspektas, senanime kaj senpove!" "Reprenu la fadenojn, ekmovu gxin denove!" "Majstro, ne lasu gxin senmove!" {{tag>litero_r kanto}}