====== Rerigardo al la studenta tempo ====== ^Esperanta teksto|[[Fr. SWAGERS]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|O alte Burschenherrlichkeit!| ===== Teksto ===== Nun estas vi por cxiam for, o bela studenteco. Sed ne forgesas mia kor' vin, tempo de gajeco. Ne placxas studentcxapo sur nia grava kapo! //Refreno:// >O, bela studenteco, o tempo de juneco! Tre lertaj homoj gvidis min en vivo kaj scienco; mi studis lingvojn, kvar aux kvin, kun nobla pacienco. kelkfoje en studejo, pli ofte en trinkejo. //Refreno// Mi studis iom en maten', neniam en vespero, cxar tiam vokis min festen', frauxlino aux biero. Mi amis kaj trinkadis, kun forto mi kantadis. //Refreno// Disiris fine l' amikar', kun plenlernintaj kapoj, kaj multaj kreskas en l' homar' nun kiel dikaj napoj. Jam estas profesoroj, dentistoj aux doktoroj. //Refreno// Amikoj, rejunigu vin, kantante tiun kanton; anstataux lingvojn kvar aux kvin nun lernu Esperanton. Vi studentigxos ree, vi felicxigxos tree. //Refreno// {{tag>kanto litero_r germana}}